La nova muziko[1], modernisma muziko aŭ moderna muziko estas referenco al la muziko de la skriba eŭropa tradicio, prilaborita proksimume inter 1910 kaj 1975. Ĝi estis antaŭita de la Romantisma muziko, kaj sukcedita de la Nuntempa klasika muziko. La preciza momento en kiu finis la modernisma muziko kaj ekis la nuntempa muziko, estas ankoraŭ celo de debato inter fakuloj. Foje oni egaligas modernan muzikon kun la muziko de la 20-a jarcento, sed tiu enhavas kronologian areon anstataŭ estetikan periodon. La moderna muziko estas bazita sur la filozofiaj kaj estetikaj valoroj de la modernismo kaj plej rimarkinde la tendenco al la rompo disde la tradicio, kaj la permanenta plinovigemo. Pro tio ĝi estas tre forte ligita al avangardismo. Diference de la antaŭaj epokoj de klasika muziko, praktike ĉiuj komponistoj de tiu periodo partoprenis en diversaj muzikaj movadoj, ĉu samtempe ĉu laŭ etapoj.
Tiukadre la ĉefa karaktero de modernismo estas la plureco de la lingvaĵo, en la kompreno, ke neniu muzika lingvaĵo partikulare havis dominan lokon. Teknike la muzika modernismo montras tri ĉefajn trajtojn kiuj distingas ĝin disde la antaŭaj muzikaj periodoj, nome la jenaj: